Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 251 (2010-09-06)
[instru-german] desegno-konkurso por lernejanoj

Karaj Gekolegoj!
Se vi instruas lernantojn, junulojn (ĝis 15-jaraj) bv. instigi ilin partopreni, ni helpu la internacian projekton.
Jen sube por infanoj esperantistaj alvoko, kion bv. plusendi al viaj konatuloj! Mi ege dankas vian helpon!
Karaj desegnemaj infanoj!
Okaze de la 3a renkontiĝo en E-projekto “Gvidlibro de la amikeco”, kiu realiĝos per la programo de EU "Lernado dum la tuta vivo" – Komenius, vi havos eblecon montri vian fantazion pri la futuro. Kion vi pensas, kia estos la vivo sur la Tero post mil jaroj? La temo donas eblecon por vi uzi libere vian fantazion!
Temo: Realo kaj fantazio
Aĝo: Ĝis 15 jaroj.
Tekniko: Libera
Formato: A4
Limdato: Ĝis la 05a de oktobro 2010.
Adreso: “Bán Zsigmond” Református Általános Iskola.
Tiszafüred- 5350
Fő u. 2
Magyarország/Hungary/Hungario
Skribu sur la koverton: “Desegnokonkurso”
Se vi havus demandon, skribu al: vasszegedi@gmail.com
Ĉiu partopreninta infano ricevos dankleteron kaj malgrandan surprizan donaceton. El inter la senditaj desegnaĵoj la partoprenantaj infanoj de la projekto elektos la plej belajn, la plej interesajn. La desegnantoj de tiuj aĵoj ricevos etan premion kaj tiuj desegnaĵoj estos prezentataj ankaŭ en la sekva numero de Juna Amiko.

Julianna Vas-Szegedi, Hungario, Tiszafüred

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026